paul_peeraerts. Get yours at bighugelabs.com/flickr
Administranto de
Komentu en Esperanto!. Get yours at bighugelabs.com/flickr


Je mag me in het Nederlands schrijven - Du kannst auf deutsch schreiben - Je comprends le français - I understand English - Comprendo el castellano - Kaj mi kompreneble povas respondi en Esperanto!

Mian unuan fotokameron mi aĉetis en la 70aj jaroj. Temis pri Minolta SRT-101 kun amaseto da diversaj objektivoj. Mi plej ofte uzis diafilmon Agfachrome Professional. La plej belajn inter tiuj diapozitivoj mi bitigis antaŭ nelonge per la skanilo Fujifilm SP-2000. Mi estis tre kontenta pri la aparataro, sed, la sola malavantaĝo estis ĝia pezo. Daŭre promeni kun 10 kilogramoj da objektivoj ne estis vere alloga. Pro tio mi ekeksperimentis per la cifereca fotilo Canon PowerShot A5 Zoom. Se oni komparas la tiaman kvaliton (1999) kun la nuna, la diferenco estas okulfrapa. Mi do ne estis tre kontenta kaj efektive konservis tre malmultajn bildojn el tiu periodo.

En 2006 mi donacis al mia amikino novan kameron: Casio EX-Z750: mirinda kvalito por tiel kompakta aparateto. Do baldaŭ mia malnova Canon PowerShot A5 malaperis en ŝrankon kaj restis tie.

Fine de la sama jaro mi akiris, kune kun mia filo, la duonprofesian fotilon Canon PowerShot S3 IS. Ankaŭ ĝi ne estas perfekta (enfokusigi sub mallumaj cirkonstancoj estas preskaŭ neebla), sed en 99 % de la okazoj, ĝi liveras tion, kion oni deziras.!

Mi neniam uzis Photoshop!

Paul moved to paul_peeraerts.ipernity.com's favorite photos from other Flickr members (84)

Contacts (33)

See more...

Groups (5050)

Show more... Show fewer...

Testimonials (0)

Paul moved to paul_peeraerts.ipernity.com doesn't have any testimonials yet.

Name:
Paul Peeraerts
Joined:
November 2006
Hometown:
Antverpeno
Currently:
Antverpeno, Belgio
I am:
Male and Taken
Website:
http://paul_peeraerts.ipernity.com